Historio de Ŝanĝoj
La historio de la versioj de Ĉapelanto.
2002/04/19 v0.1
- Unua versio, kiu interpretas la cx ... ux sistemon.
2002/04/26 v0.2
- Riparas problemojn kun la enmeto de teksto.
2002/05/11 v0.3
- Aldonas subtenon de komputiloj, kiuj havas internaciajn trajtojn (OS3.5+).
- Riparas desegni tekston selektitan aŭ inversigitan.
- Riparas desegni supersignitan "j" minusklan.
2002/05/15 v0.4
- Aldonas subtenon de korekta ordigo de Esperanta teksto.
- Forigas problemojn de la komandoj "eltranĉu/kopiu/enmetu/selektu/enigu", kiuj tranĉas duobla-bitokajn literojn.
- Aldonas uzon de la Graffiti supersignaj strekoj por aldoni supersignojn al Esperantaj literoj.
- Korektigas troan forigan konduton ĉe komputiloj, kiuj havas internaciajn trajtojn.
- Aldonas subtenon de la c` ... u` sistemo.
2002/06/18 v0.9
- Aldonas funkciojn por agordi iujn ajn kod-sistemojn kaj ligi ĉiun aplikaĵon kun propra agordo.
- Riparas la ordigon de Esperanta teksto.
- Forigas morta-problemon kiam teksto estas komparita ĉe OS 3.3.
2002/06/22 v1.0
- Riparas problemon de deksesumaj kodoj, kiuj ne ŝanĝiĝis kiam oni ŝanĝis elekton de sistemo.
- Riparas problemon, kiu enmetis nulajn signojn kiam oni skribas esperantan supersignan strekon kaj la nuna kod-sistemo estas "neniu".
- Evitas strangan problemon ĉe OS3.1, kiu metas la punkton de enmeto en la malkorekta loko kiam oni frapetas la ekranon.
- Riparas problemon kun movado dekstre/maldekstre de la kursilo ĉe OS3.1.
- Riparas problemon de sistemoj, kiuj ne havas plenan difinon (t.e. iaj signoj estas malplenaj) rekonas ĉiajn signojn kiel spacoj.
- Riparas problemon kun unu-signaj sistemoj (ekz. ISO-8859-1).
- Riparas problemon kun la larĝeco de signoj.
- Tradukas titolon kaj butonan tekston de la helpo formularo Esperanten.
- Diversaj plibonigoj de efikeco.
2004/04/02 v1.9beta
- Subteno de OS5.
- Kompleta subteno de koloro kaj ekran-tipoj Palm "high density" (alta denseco) kaj Sony "HiRes".
- Subteno de aplikaĵoj ĉe etendaj kartoj, t.e. rekonas, ke ili ekzistas kaj permesas, ke ili havas propran agordon.
- Riparas problemon, kiu kauzis HotSync morti (OS3.5-4).
- Subteno de ligitaj aplikaĵoj, kiujn lanĉigas per uzanto-difinitaj lanĉ-kodoj (ekz. DocumentsToGo).
- Evitas, ke la nuna valoro en eltirebla listo estas mallongigita al la longeco de la unua ero en la listo.
- Riparas tipografajn erarojn en la helpo-teksto kaj aldonas Graffiti-statan indikilon al formularo por ŝanĝi sistemojn.
2004/04/04 v1.91beta
- Evitas problemon de morti kaj restarti post restarto ĉe OS5.
- Evitas parte la problemon kun Graffiti supersignaj strekoj, kiuj ne funkcias en iuj formularoj ĉe OS5 post restarto.
- Tradukas titolon kaj butonan tekston de la helpo formularo Esperanten ĉe OS5.
2004/04/16 v2.0
- Aldonas "x-mortan" klavaron.
- Riparas la problemon kun Graffiti supersignaj strekoj, kiuj ne funkcias ĉe OS5 post restarto.
- Riparas problemon de ŝlosi malkorekte datumbazon (kreita ĉe v1.9beta).
- Riparas iujn tipografajn erarojn en la helpo-teksto.
- Aldonas ĉirkaŭriparon por aplikaĵoj, kiuj ne uzas la internaciajn tekst-metodojn kaj malkorekte supozas, ke la larĝecoj de signoj estas fiksaj, ekz. la lasta versio de "Olive Tree Bible Reader".
- Ŝanĝo por plibonigi la efikecon ĉe grizkoloraj OS3.5 komputiloj, kiuj funkcias en modo unukolora (kiel plej ofte ili funkcias).
- Riparas desegni substrekojn por ke la substreka koloro estas korekta.
- Riparas desegni uzanto-difinitajn kaj malgrandajn tiparojn.
2005/04/07 v2.01
- Riparas la problemon kun memor-kartaj arkivoj, kiuj "malaperas" kun oni aktivigas Ĉapelanton.