Read this page in English.
![]() |
Ĉu vi deziras vidi la dekstran bildon en loko de la maldekstra? Ĉapelanto povas helpi! |
![]() |
---|---|---|
Antaŭe |
Poste |
Ĉapelanto estas ileto por Palm komputiletoj (kaj ĉiuj aliaj akordigebloj, ekz. Handspring, Symbol ktp.). Ĝi funkcias korekte kun PalmOS 2.0 aŭ posta, PalmOS 5 inkluzive.
Vi povas elŝuti Ĉapelanto ĉi tie. Elŝutebla pako estas ZIP-dosiero, kiu enhavas Ĉapelanto-dosierojn kaj ĉi tiun manlibron.
Vi trovos en la ZIP-dosiero du aliajn dosieron: Cxapelanto.prc kaj Sistemoj.pdb. Vi devas instali Cxapelanto.prc al via komputileto. Vi ne devas instali Sistemoj.pdb, sed mi rekomendas ke vi ja instali ĝin. Ĝi enhavas multajn antaŭ-difinitajn kod-sistemojn, kiuj vin helpos eviti la laboron de krei ilin far vi mem.
Notu: Por uzi Ĉapelanton, vi bezonas HackMaster-programon aŭ akordigeblan programon, kiel YAHM. Por Ĉapelanto funkcias kun PalmOS 5, vi devus uzi YAHM, ĉar nune ĉiuj aliaj Hack-programoj ne subtenas ARM-iletojn. Se vi ne havas tian programon, vi povas elŝuti la senpagan programon YAHM el ĉi tie kaj instali ĝin al via komputileto. Vi povas instali ĝin samtempe kun Cxapelanto.prc kaj Sistemoj.pdb.
Selektu vian HackMaster-programon kaj ebligu Ĉapelanton. Kiel vi farus tion dependas de via programo. Poste selektu la "agordu" opcion de Ĉapelanto. Ankoraŭ-foje, tio dependas de via programo. Ekzemple, ĉe HackMaster, vi premas la "+" botonon apud Ĉapelanto; ĉe X-Master vi selektas Ĉapelanton kaj premas la "Configure" botonon. ĉe YAHM vi povas fari iu el la du!
Vi vidos la sekvantan formularon (vidu dextre). Ĉi tia formularo havas tri regilojn:
|
![]() |
La plejparto de la nomoj de la sistemoj estas (ni esperu!) mem-klarigantaj. Ekzemple, "^C ... ^u" signifas, ke la sistemo rekonas ^C, ^G, ^H, ^J, ^S, ^U, ^c, ^g, ^h, ^j, ^s kaj ^u kiel Esperantaj supersignitaj literoj. Eble la sekvantaj sistemoj estas klarigendaj:
... (sekura) |
Pluraj sistemoj havas la nomon "sekura". Ĉi tio signifas, ke la kodojn de "ŭ" kaj "Ŭ" rekonas nur en validaj lokoj, kie "ŭ" estas atendita, ekz. post "a" aŭ "e". Kiam vi selektas "Cx ... w", ciujn "w"-ojn tradukos al "ŭ". Tio eble kaŭzos problemojn, ĉar tradukos ankaŭ "w"-ojn de ne-Esperantaj tekstoj, ekz. angla "Now" iĝos "Noŭ" kaj germana "Weiter" iĝos "Ŭeiter". Tamen, kiam vi selektas "Cx ... w (sekura)", "w"-ojn tradukos al "ŭ" nur kiam ili troviĝas post "a" aŭ "e". Ĉi tio reduktas la problemojn. |
---|---|
Ch ... sh (sen u) | Vi povas selekti "Ch ... u (sekura)" por rekoni literojn enkodigitajn per la sistemo de la Fundamento. Tamen, kvankam ĉi tiu estas "sekura" sistemo, "au" kaj "eu" ofte okazas en aliaj lingvoj kaj eble estos tro multaj "malveraj egaloj". Tiu okaze, vi povas selekti "Ch ... sh (sen u)", kiu neniam tradukas "u" al "ŭ". |
Ch ... CH ... Cx ... CX ... |
Ekzistas pluraj paroj de sistemoj, kiuj estas nomataj "Ch ... (iu)" kaj "CH ... (iu)" aŭ "Cx ... (iu)" kaj "CX ... (iu)". Ekzemple, "Cx ... ux" rekonas Cx Gx Hx Jx Sx Ux cx gx hx jx sx ux, kaj "CX ... ux" rekonas CX GX HX JX SX UX cx gx hx jx sx ux. Se vi volas rekoni kaj "Cx" kaj "CX" ktp. bonvolu memori marki ambaŭ sistemojn. |
utf-8 |
La sistemo "utf-8" ja rekonas la utf-8 kodojn de la Esperantaj literoj sed ĝi nek rekonas nek konservas iun ajn alian utf-8 kodon. Do, se vi uzas la utf-8 sistemon kaj enmetas kaj Esperantajn literojn kaj aliajn supersignitajn literojn (ekz. "ú"), la teksto ne estos valida utf-8 teksto. Tiel, mi rekomendas, ke vi ne uzas la utf-8 sistemon kiel via ĉefa sistemo. |
Jen ekzemplo de la paŝoj por agordi Ĉapelanto. Vi decidis, ke vi uzos "Cx ... vx" sistemon kiel ĉefa sistemo, kaj vi ankaŭ volas rekoni "Cx ... ux (sekura)" kaj "CX ... ux (sekura)".
1.
2.
3.
Unue vi selektas la ĉefan sistemon (1). Poste vi markas la alijan sistemojn, kiujn vi volas rekoni (2). Fine, vi premas "Konfirmu" por konservi vian agordon (3). Se vi ne volas konservi viajn ŝanĝojn, vi povas premi "Rezignu".
Poste vi agordis Ĉapelanton, ĝi funkcias pli malpli aŭtomate. La sola aldona aĵo, kiun vi necesas scii, estas kiel enmeti ĉapelitajn literojn.
Kompreneble, vi povas enmeti la literojn per via selektita sistemo. Ekzemple, se vi selektis "Cx ... ux" sistemon, vi povas skribi aŭ tajpi "cx" kaj "ĉ" aperos. Sed ankaŭ ekzistas Graffiti-metodon, kiu ne dependas de la selektita sistemo.
Vi povas enmeti Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ, ĉ, ĝ, ĥ, ĵ aŭ ŝ per skribi
la basan literon kaj poste la cirkonflexon strekon. Ekzemple, por
enmeti "ĉ", vi skribas unue:
kaj poste:
Vi povas enmeti Ŭ aŭ ŭ per skribi la basan literon kaj poste la tildan
strekon. Ekzemple, por enmeti "ŭ" vi skribas unue:
kaj poste:
Se vi ne memoras la supersignajn strekojn, ili estas donitaj en la helpo de Graffiti.
Ĉapelanto ankaŭ certigas, ke tekstoj ordiĝas laŭ la ordo de la Esperanta alfabeto. Tamen notu, ke la Palm adresaro ne re-ordiĝas aŭtomate kiam vi ebligas Ĉapelanton. Se vi ankoraŭ havas Esperantajn nomojn en via adresaro, vi povas ordigi ilin korekte tiel:
Post kiam vi ebligas Ĉapelanton, iu ajn nova nomo, kiun vi enmetos, ordiĝos korekte.
Ĉi tia sekcio enhavas aĵojn, kiuj ne ofte estas farendaj.
Ekzistas, eble, du kialoj por doni al aplikaĵo agordon malsaman al la apriora agordo:
Ekzistas aplikaĵo, kiu enkodiĝas per sistemo, kiun ne rekonas la apriora agordo kaj kiun vi ne volas aldoni al aprioraĵoj, ekz. ĉar estus konfuzanta aŭ konfliktus kun alia sistemo, kiu jam estas en la aprioraĵoj.
Bona ekzemplo estas poŝt-programo. Ĉar vi povas ricevi mesaĵojn enkodigitajn per multaj malsamaj sistemoj, vi bezonas rekoni multajn sistemojn ĉe ĉi tia aplikaĵo. Sed eble vi ne volas ebligi ĉi tiajn sistemojn por ĉiuj aplikaĵoj ĉar tio kaŭzus problemojn. Do, vi povas aldoni al poŝt-programo propran agordon.
Ekzistas aplikaĵo, kiu neniam uzas Esperantajn literojn, sed ĝi havas literojn, kiuj samas al Esperantaj kod-literoj. Do, Ĉapelanto erare tradukas ĉi tiujn literojn kaj vi volas malebligi ĝin.
Vi povas fari ĉi tion per selekti sistemon "neniun" kaj malmarki ĉiujn elektokestetojn.
Vi instalis la Esperantan biblion de Olive Tree. Ĉi tiu uzas la "C` ... ù" sistemon, kiu malsamas al via apriora agordo.
1.
2.
3.
Unue vi selektas la aplikaĵon, kiun vi volas agordi (1). Poste vi selektas novan ĉefan sistemon kaj malmarkas la alijan sistemojn, kiujn vi ne volas rekoni ĉe ĉi tiu aplikaĵo (2). Fine, vi premas "Konfirmu" por konservi vian novan agordon (3).
Notu: Vi povas ŝanĝi kaj la aprioraĵojn kaj plurajn aplikaĵojn antaŭ de premi "Konfirmu". Ĉiujn ŝanĝojn konservos.
Ĉiuj aplikaĵoj, kiuj havas propran agordon,
Vi volas remeti la agordon de "BibleReader" al la apriora agordo.
1.
2.
3.
Unue vi selektas la aplikaĵon, kiun vi volas remeti. Notu, ke la aplikaĵo estas markita en la menuo (1), kaj ĝia agordo havas "Apriorigu" botonon (2). Vi premas la "Apriorigu" botonon, kaj la agordon remetas al la aprioraĵoj. Notu, ke la "Apriorigu" botono malaperas (3). Same normala, vi premas "Konfirmu" por konservi vian novan agordon.
La plej komunajn sistemojn provizas Sistemoj.pdb, sed se vi volas
aldoni novan sistemon aŭ rigardi la ekzistantajn sistemojn vi povas
uzi la "Sistemoj" formularon.
Premu la botonon "Sistemoj..." (kiu estas videbla nur kiam vi agordas la aprioraĵojn), kaj vi vidos la "Sistemoj" formularon: ![]() Ĉi tie, vi povas rigardi la sistemojn. Vi povas vidi la literojn, kiuj formas la kodon, sed por iuj sistemoj (ekz. utf-8) la deksesumaj kodoj de la signaj pli signifas. Do, vi povas montri ĉi tiajn kodojn por premi "Montru: Kodojn" (vidu dekstre). ![]() Vi povas krei novan malplenan sistemon per premi "Nova...", aŭ krei kopion de la aktuale videbla sistemo per premi "Kopiu...". Se vi volas ŝanĝi aktualan sistemon, premu "Ŝanĝu...". Kiam vi kreas aŭ ŝanĝas sistemon, ĉiuj kampoj estas ŝanĝeblaj. Se la literoj estas videbla, vi povas selekti literon kaj skribi novan literon. Se la kodoj estas videblaj vi povas frapeti la kod-botonojn por ŝanĝi la kodojn. Ekzistas du elektokestetoj por precizigi "sekurajn" sistemojn. Ĉi tiaj elektokestetoj limigi kiam Ĉapelanto rekonas la enkodigojn de "ŭ" kaj "Ŭ". Notu, ke vi nur povas vidi kaj selekti la duan elektokesteton kiam la unuan estas selektita. Vi povas forstreki sistemojn, kiujn vi ne bezonas. "Forstreku" botono montriĝas kiam vi ŝanĝas sistemon. Notu, ke vi ne povas forstreki sistemon, kiun uzas via agordo. Tiu okaze la botono ne montriĝas. ![]() |
Dankon pro uzi ĉi tiun ileton. Se vi havas komentojn, sugestojn aŭ problemojn, bonvolu kontakti min tra la malsupra e-poŝta adreso.
Tel: +44 (0) 1223 721516
GSM: +44 (0) 7779 355983
E-poŝto: cxapelanto@micropraxis.com
TTT: www.micropraxis.com